4-a Virtuala Kongreso de Esperanto

23-a ĝis 26-a de novembro 2023
“Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”
Tutmonde
23.11.2023 – 26.11.2023

Virtuala Kongreso de Esperanto estas la plej granda reta evento por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare fine de la jaro ekde 2020. Pasintjare al ĝi aliĝis 1482 personoj el 98 landoj! La VK estas riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj, kaj socia programo. Jen plia ŝanco esperantumi aldone al la Universala Kongreso de Esperanto!

Dum la VK, partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj, atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro, kaj multe pli!

La partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj, spertoj kaj tempozonoj estas bonvenaj, ni certas ke ĉiu trovos programerojn laŭ sia gusto. Aliĝu nun kaj spertu la internacian Esperanto-etoson!

Kio atendos vin?

Fascinaj prelegoj

Dum VK okazos pluraj realtempaj prelegoj, interalie pri la ĉi-jara ĉefa temo “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”. Dum la prelegoj vi povos starigi viajn demandojn al la prelegantoj.
Ĉu vi maltrafis la prelegon, aŭ ĝi okazis en netaŭga por vi horo? Tuj post la fino de la prelego eblas spekti ĝian registraĵon! Eblos spekti la registraĵojn ĝis la fino de decembro.

Kursetoj, atelieroj, diskutoj

Krom prelegoj vin atendos multaj aliaj programeroj, dum kiuj vi povos partopreni aktive aŭ simple kiel spektanto – kursoj, paneldiskutoj, konversacioj kun famaj esperantistoj, prezentoj de novaj libroj, kaj multe pli!

Arta programo

Ne maltrafu koncertojn, artajn prezentojn, renkontiĝojn kun aŭtoroj kaj aliajn kulturajn programerojn, kiuj permesos ĝui la talenton de esperantistoj kaj ekkoni kulturojn de la tuta mondo.

Virtuala Movada Foiro (ViMF)

Same kiel dum la ĉeestaj Universalaj Kongresoj, pluraj Esperanto-asocioj, iniciatoj estas invitataj prezenti sin kaj sian agadon al ĉiuj kongresanoj. La Virtuala Movada Foiro okazas antaŭ kaj post la “kerna programo” – vidu la detalojn en la paĝo pri programo.

Konversaciejoj

Dum la tuta Virtuala Kongreso, 24 horojn tage funkcios laŭtemaj vidbabilejoj, kie vi povos renkonti aliajn kongresanojn kaj diskuti pri la proponita temo. Ili ne estas registrataj kaj ne havas moderatoron. Krome, estos ankaŭ ĝeneralaj konstantaj babilejoj sen temoj, kiuj funkcias dum la tuta evento.

Moderna Esperantlingva Virtuala Kongresejo

La Virtualan Kongreson gastigos Retevent – virtuala konferencejo kreita de E@I, kiu estis uzita por la antaŭaj Virtualaj Kongresoj kaj pluraj aliaj internaciaj virtualaj eventoj. Ĝi funkcias rekte en via retumilo, montras la programon en via loka horzono kaj havas multajn aliajn utilajn funkciojn.

Ĉu vi estas individua membro de UEA? Aliĝu senpage ĝis la 13-a de novembro 2023! Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK.

Organizantoj

La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas realigo de Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Ĉefgvidas la organizteamon la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., ankaŭ estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de Eurokka/Vinilkosmo.