5-a Virtuala Kongreso de Esperanto

28-a de novembro ĝis 1-a de decembro 2024
“Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”

Programo de la Virtuala Kongreso

La programo de la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto estas preparata kaj aperos en la internacia kalendaro de UEA kaj TEJO: EventaServo.org.

Ĉi tie vi povas vidi la ĝeneralan skemon de la programo laŭ UTC-horzono:

Ĵaŭdo
la 28-a de novembro
Vendredo
la 29-a de novembro
Sabato
la 30-a de novembro
Dimanĉo
la 1-a de decembro
08:00 ĝis 12:00 UTC Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
12:00 ĝis 18:00 UTC Kerna programo
Laŭtemaj babilejoj
Kerna programo
Laŭtemaj babilejoj
Kerna programo
Laŭtemaj babilejoj
Kerna programo
Laŭtemaj babilejoj
18:00 ĝis 22:00 UTC Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
22:00 ĝis 08:00 UTC Laŭtemaj babilejoj Laŭtemaj babilejoj Laŭtemaj babilejoj Laŭtemaj babilejoj

Dum la Virtuala Movada Foiro vi havas la ŝancon ekscii pli pri la Esperanto-movado: dum ĝi Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian agadon al la kongresanoj. Krome, vi povos samtempe kun aliaj kongresanoj spekti antaŭregistritajn programerojn – prezentojn, virtualajn ekskursojn kaj aliajn.

Dum la kerna programo vin atendas realtempaj prelegoj, atelieroj, diskutoj, artaj prezentoj kaj multe pli! Se vi maltrafas la prelegon, aŭ ĝi okazas en netaŭga por vi horo, eblas spekti ĝian registraĵon. Eblos spekti la registraĵojn ĝis minimume fino de decembro!

Kontribuu al la programo

Ni invitas vin pliriĉigi la programon de la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto! Se vi ŝatus kontribui, vi estas bonvena kundividi kun ni vian programproponon per la jenaj formularoj: por la kerna programo kaj por la Virtuala Movada Foiro.