La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas la plej granda reta evento por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare fine de la jaro ekde 2020. Pasintjare al ĝi aliĝis 1256 personoj el 89 landoj! La VK estas riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj, kaj socia programo. Jen plia ŝanco esperantumi aldone al la Universala Kongreso de Esperanto!
Dum la VK, partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj, atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro, kaj multe pli!
La partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj, spertoj kaj tempozonoj estas bonvenaj, ni certas, ke ĉiu trovos programerojn laŭ sia gusto. Aliĝu nun kaj spertu la internacian Esperanto-etoson!
Kio atendos vin?
Fascinaj prelegoj
Dum VK okazos pluraj realtempaj prelegoj, interalie pri la ĉi-jara ĉefa temo “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Dum la prelegoj vi povos starigi viajn demandojn al la prelegantoj.
Kursetoj, atelieroj, diskutoj
Krom prelegoj vin atendos multaj aliaj programeroj, dum kiuj vi povos partopreni aktive aŭ simple kiel spektanto – kursoj, retaj trejnadoj pri diversaj fakoj, paneldiskutoj, konversacioj kun famaj esperantistoj, prezentoj de novaj libroj, kaj multe pli!
Arta programo
Ne maltrafu koncertojn, artajn prezentojn, renkontiĝojn kun aŭtoroj kaj aliajn kulturajn programerojn, kiuj permesos ĝui la talenton de esperantistoj kaj ekkoni kulturojn de la tuta mondo.
Virtuala Movada Foiro (ViMF)
Same kiel dum la ĉeestaj Universalaj Kongresoj, pluraj Esperanto-asocioj kaj iniciatoj estas invitataj prezenti sin kaj sian agadon al ĉiuj kongresanoj. La Virtuala Movada Foiro okazos la 4-an de decembro, antaŭ la “kerna programo” – vidu la detalojn en la paĝo pri programo. Kandidatiĝu ĝis la 8-a de novembro, ĉar lokoj estas limigitaj.
Konversaciejoj
Dum la tuta Virtuala Kongreso, 24 horojn tage funkcios laŭtemaj vidbabilejoj, kie vi povos renkonti aliajn kongresanojn kaj diskuti pri la proponita temo. Ili ne estas registrataj kaj ne havas moderatoron. Krome, estos ankaŭ ĝeneralaj konstantaj babilejoj sen temoj, kiuj funkcias dum la tuta evento. Tie vi povas babili kun aliaj pri io ajn, laŭ via plaĉo.
Ĉu vi estas individua membro de UEA? Aliĝu senpage ĝis la 23-a de novembro 2025! Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK.
Organizantoj
La 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas realigo de Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Ĉefgvidas la organizteamon la Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr. La programon kunordigas la Kongresa Oficisto de TEJO kaj Administra Subtenanto de UEA, Albert Stalin Garrido. La retejon funkciigas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de Eurokka/Vinilkosmo.