Programo de la Virtuala Kongreso
La programo de la 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto estas preparata kaj aperos en la internacia kalendaro de UEA kaj TEJO: EventaServo.org.
Ĉi tie vi povas vidi la ĝeneralan skemon de la programo laŭ UTC-horzono:
Ĵaŭdo la 4-a de decembro |
Vendredo la 5-a de decembro |
Sabato la 6-a de decembro |
Dimanĉo la 7-a de decembro |
|
---|---|---|---|---|
08:00 ĝis 12:00 UTC | Virtuala Movada Foiro Laŭtemaj babilejoj |
Kerna programo Laŭtemaj babilejoj |
Kerna programo Laŭtemaj babilejoj |
Kerna programo Laŭtemaj babilejoj |
12:00 ĝis 14:00 UTC | Laŭtemaj babilejoj | Laŭtemaj babilejoj | Laŭtemaj babilejoj | Laŭtemaj babilejoj |
14:00 ĝis 18:00 UTC | Virtuala Movada Foiro Laŭtemaj babilejoj |
Kerna programo Laŭtemaj babilejoj |
Kerna programo Laŭtemaj babilejoj |
Kerna programo Laŭtemaj babilejoj |
18:00 ĝis 20:00 UTC | Laŭtemaj babilejoj | Laŭtemaj babilejoj | Laŭtemaj babilejoj | Laŭtemaj babilejoj |
20:00 ĝis 00:00 UTC | Virtuala Movada Foiro Laŭtemaj babilejoj |
Kerna programo Laŭtemaj babilejoj |
Kerna programo Laŭtemaj babilejoj |
Kerna programo Laŭtemaj babilejoj |
00:00 ĝis 08:00 UTC | Laŭtemaj babilejoj | Laŭtemaj babilejoj | Laŭtemaj babilejoj | Laŭtemaj babilejoj |
Dum la Virtuala Movada Foiro vi havas la ŝancon ekscii pli pri la Esperanto-movado: dum ĝi organizoj, eventoj, kaj aliaj iniciatoj en la Esperanto-komunumo povas prezenti sian agadon al la kongresanoj. Krome, vi povos samtempe kun aliaj kongresanoj spekti antaŭregistritajn programerojn – prezentojn, virtualajn ekskursojn kaj aliajn.
Dum la kerna programo vin atendas realtempaj prelegoj, atelieroj, diskutoj, artaj prezentoj kaj multe pli!
Kontribuu al la programo
Ni invitas vin pliriĉigi la programon de la 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto! Se vi ŝatus kontribui, vi estas bonvena kundividi kun ni vian programproponon per la jenaj formularoj: por la kerna programo kaj por la Virtuala Movada Foiro.