7-a Virtuala Kongreso de Esperanto

26-a ĝis 29-a de novembro 2026
“Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”

Programo de la Virtuala Kongreso

La programo de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto estas preparata kaj aperos en la internacia kalendaro de UEA kaj TEJO: EventaServo.org.

Ĉi tie vi povas vidi la ĝeneralan skemon de la programo laŭ UTC-horzono:

Ĵaŭdo
la 26-a de novembro
Vendredo
la 27-a de novembro
Sabato
la 28-a de novembro
Dimanĉo
la 29-a de novembro
Antaŭ 12:00 UTC Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
Memstara programo
Laŭtemaj babilejoj
Memstara programo
Laŭtemaj babilejoj
Memstara programo
Laŭtemaj babilejoj
12:00 ĝis 20:00 UTC Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
Kerna programo
Laŭtemaj babilejoj
Kerna programo
Laŭtemaj babilejoj
Kerna programo
Laŭtemaj babilejoj
Post 20:00 UTC Virtuala Movada Foiro
Laŭtemaj babilejoj
Memstara programo
Laŭtemaj babilejoj
Memstara programo
Laŭtemaj babilejoj
Memstara programo
Laŭtemaj babilejoj

La kernaj horoj de la 7-a VK estas de la 12-a ĝis la 20-a UTC (8 horojn!). Por tiuj horoj principe subtenos la programerojn la VK-teamo. Tamen la 7-a VK havas novaĵon: ĝi estas malferma ankaŭ al memstaraj programeroj, se la prezentanto deziras aŭ povas sendepende gvidi kaj teknike prizorgi la propran programeron. Por tiaj kontribuantoj eblas elekti horojn eskter la kerna programo kaj eventuale ankaŭ dum la kerna programo!

La 7-a VK principe uzos por la programeroj nur rimedojn kiel Zoom, Google Meet, Jitsi, krom elsendoj per YouTube. Por la memstaraj programeroj, prezentantoj povas proponi aliajn rimedojn.

La 26-an de novembro okazos la Virtuala Movada Foiro (ViMF). Dum la ViMF vi havas la ŝancon ekscii pli pri la Esperanto-movado: organizoj, eventoj kaj aliaj iniciatoj en la Esperanto-komunumo prezentos sian agadon al la kongresanoj.

De la 27-a ĝis la 29-a de novembro vi ĝuos diversajn prelegojn, paneldiskutojn, omaĝojn, virtualajn ekskursojn, kulturajn programerojn kaj multe pli!

Kontribuu al la programo

Ni invitas vin pliriĉigi la programon de la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto! Se vi ŝatus kontribui, vi estas bonvena kundividi kun ni vian programproponon per la jenaj formularoj: por la kerna programo kaj por la Virtuala Movada Foiro.