7-a Virtuala Kongreso de Esperanto

26-a ĝis 29-a de novembro 2026
“Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”

Aliĝi al VK kiel UEA-membro

Per ĉi tiu aliĝilo vi povas aliĝi al la Virtuala Kongreso de Esperanto, okazanta de la 26-a ĝis 29-a de novembro 2026, kiel individua membro (IM) de UEA por la jaro 2026. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA por 2026, vi devas uzi tiun alian aliĝilon.

1249 personoj el 85 landoj (aŭ teritorioj) jam aliĝis al la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto.

La kampoj markitaj per ruĝa steleto (*) estas devigaj. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj.

Verŝajne iu(j) kampo(j) estis malĝuste plenigita(j). Bonvolu rekontroli la datumojn, kiujn vi entajpis.

La retadreso asociita kun via UEA-konto jam estas uzita de alia aliĝinto. Du partoprenantoj ne povas havi la saman retadreson; se vi havas alian retadreson, per kiu vi volas aliĝi, bonvolu kontakti info@vk.esperanto.net.

UEA-membreco
Se vi ne memoras la kodon, rehavu ĝin en la retejo de UEA (necesas ensaluti).
Aspektas, ke vi ne estas individua membro de UEA en 2026. Bonvolu kontroli, ĉu vi ĝuste enskribis vian kodon. Se vi nur antaŭnelonge aliĝis al UEA, bonvolu skribi al ueahelpo1@co.uea.org. Se vi volas membriĝi por 2026, uzu ĉi tiun ligilon.

Viaj datumoj (nomo, lando) jam estas konataj al UEA, pro tio vi ne devas indiki ilin.

Post via aliĝo, konfirma mesaĝo estos sendita al la retadreso ligita kun via UEA-konto. Se vi ne certas, pri kiu adreso temas, kontrolu ĉe via profilo en la retejo de UEA.

Komentoj
Kondiĉoj
Kotizo (en eŭroj)

La prezo por partopreni en la Virtuala Kongreso kiel membro de UEA dependas de via lando kaj estas:

Landokategorio 1 2 3 4 5
Prezo 0 € 0 € 5 € 10 € 20 €

La landokategorioj estas la samaj, kiel por membriĝo en UEA: kontrolu en la retejo de UEA, ĉu la prezo de MB por via lando estas 2, 7, 14, 27, aŭ 44 € – de tio dependas, ĉu la kategorio estas respektive 1, 2, 3, 4 aŭ 5.

Subtenu la 7-an VK-on kaj helpu malfermi Esperanton al ĉiuj!

Per via donaco vi ne nur subtenas la okazigon de la 7-a VK: vi povas helpi fari ĝin libere alirebla por la tuta mondo.

10 000 EUR — VK libera por ĉiuj!
Se la donacoj al la 7-a VK atingos entute 10 000 EUR — ekzemple, se 100 donacantoj donacos po 100 EUR — UEA faros la enhavon de la 7-a VK libere alirebla por ĉiuj, ekzemple per elsendo de programeroj en Jutubo.

20 000 EUR — kaj Kontakto 2026 libera por ĉiuj!
Se la donacoj atingos entute 20 000 EUR — ekzemple, se 100 donacantoj donacos po 200 EUR — UEA kaj TEJO aldone faros la tutan jarkolekton 2026 de Kontakto libere alirebla por ĉiuj.

Ĉiu donaco kalkuliĝas por atingi tiujn komunajn celojn, sendepende de ĝia grandeco! Do ĉiu donaco bonvenas!

Donacantoj, kiuj kontribuos per 50 EUR aŭ pli, aperos, se ili tion deziras, en la listo de aliĝintoj kiel Subtenantoj de la 7-a VK. Donacantoj, kiuj kontribuos per 200 EUR aŭ pli, aperos kiel Supersubtenantoj de la 7-a VK.

Subtenu la 7-an VK-on kaj helpu malfermi Esperanton — kaj Kontakton — al ĉiuj!

Pago
Pagdatumoj
Pagformularo provizita de Stripe. Kartdatumoj ne estas iel ajn konservataj de nia sistemo, nek videblas al ni.

Mesaĝo al UEA kun ĝir-peto estos aŭtomate sendita.