7-a Virtuala Kongreso de Esperanto

26-a ĝis 29-a de novembro 2026
“Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”

Aliĝi al VK kaj membriĝi en UEA

Per ĉi tiu aliĝilo vi povas samtempe fariĝi individua membro (IM) de UEA kaj (senpage ĝis la 15-a de novembro 2026) aliĝi al la Virtuala Kongreso de Esperanto, okazanta de la 26-a ĝis 29-a de novembro 2026. Se tamen vi jam estas IM de UEA por la jaro 2026, bonvolu uzi tiun alian aliĝilon.

1250 personoj el 85 landoj (aŭ teritorioj) jam aliĝis al la 7-a Virtuala Kongreso de Esperanto.

La kampoj markitaj per ruĝa steleto (*) estas devigaj. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj.

Verŝajne iu(j) kampo(j) estis malĝuste plenigita(j). Bonvolu rekontroli la datumojn, kiujn vi entajpis.

Personaj datumoj
Membreco en UEA
  • MB: Membro Baza, kun reta aliro al UEA-servoj: reta revuo Esperanto, Delegita Reto (reta jarlibro). TEJO-aĝaj membroj (ĝis inkluzive 35 jarojn je la komenco de la jaro) aldone ricevas retan revuon Kontakto.
  • MA: Membro-Abonanto: kiel MB plus la revuo Esperanto (surpapera). TEJO-aĝaj membroj ricevas aldone revuon Kontakto papere.
  • DMB: Dumviva Membro Baza (kiel MB sed dumvive).
  • DMA: Dumviva Membro-Abonando (kiel MA sed dumvive).

Por pli da klarigoj pri la kategorioj de membreco kaj iliaj prezoj, vidu en la retejo de UEA.

Se vi iam havis UEA-kodon kaj memoras ĝin, bonvolu indiki ĝin.
Vi jam estas UEA-membro por la jaro 2026. Por aliĝi al la Virtuala Kongreso, bonvolu ne uzi ĉi tiun aliĝilon, sed sekvu la jenan ligilon: Aliĝi al VK kiel UEA-membro.
Komentoj
Kondiĉoj
Kotizo (en eŭroj)

La prezo por partopreni en la Virtuala Kongreso kiel membro de UEA dependas de via lando kaj estas:

Landokategorio 1 2 3 4 5
Prezo 0 € 0 € 5 € 10 € 20 €

La landokategorioj estas la samaj, kiel por membriĝo en UEA: kontrolu en la retejo de UEA, ĉu la prezo de MB por via lando estas 2, 7, 14, 27, aŭ 44 € – de tio dependas, ĉu la kategorio estas respektive 1, 2, 3, 4 aŭ 5.

Subtenu la 7-an VK-on kaj helpu malfermi Esperanton al ĉiuj!

Per via donaco vi ne nur subtenas la okazigon de la 7-a VK: vi povas helpi fari ĝin libere alirebla por la tuta mondo.

10 000 EUR — VK libera por ĉiuj!
Se la donacoj al la 7-a VK atingos entute 10 000 EUR — ekzemple, se 100 donacantoj donacos po 100 EUR — UEA faros la enhavon de la 7-a VK libere alirebla por ĉiuj, ekzemple per elsendo de programeroj en Jutubo.

20 000 EUR — kaj Kontakto 2026 libera por ĉiuj!
Se la donacoj atingos entute 20 000 EUR — ekzemple, se 100 donacantoj donacos po 200 EUR — UEA kaj TEJO aldone faros la tutan jarkolekton 2026 de Kontakto libere alirebla por ĉiuj.

Ĉiu donaco kalkuliĝas por atingi tiujn komunajn celojn, sendepende de ĝia grandeco! Do ĉiu donaco bonvenas!

Donacantoj, kiuj kontribuos per 50 EUR aŭ pli, aperos, se ili tion deziras, en la listo de aliĝintoj kiel Subtenantoj de la 7-a VK. Donacantoj, kiuj kontribuos per 200 EUR aŭ pli, aperos kiel Supersubtenantoj de la 7-a VK.

Subtenu la 7-an VK-on kaj helpu malfermi Esperanton — kaj Kontakton — al ĉiuj!

Pago

Tiu ĉi retejo ebligas pagojn nur per bankokartoj.

Pagdatumoj
Pagformularo provizita de Stripe. Kartdatumoj ne estas iel ajn konservataj de nia sistemo, nek videblas al ni.