4-a Virtuala Kongreso de Esperanto

23-a ĝis 26-a de novembro 2023
“Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”

Organizantoj

La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas realigo de Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Ĉefgvidas la organizteamon la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., ankaŭ estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de la eldonejo Vinilkosmo.