Tutmonde
24.11.2022 – 27.11.2022
Organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Teknike realigata de E@I. La Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 18-a de novembro 2022. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la aliĝilo sube. En 2022 la VK okazas kune kun Retoso, la reta evento de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
Aliĝilo al VK
La Virtuala Kongreso finiĝis, sed ne jam registriĝintaj UEA-membroj por 2023 povas registriĝi senpage por spekti la prelegojn. La platformo estos alirebla ĝis la 31-a de januaro 2023.
Aliĝi al VK
Senpaga ĝis 31.01.2023
Aliĝi al VK kaj UEA
UEA-kotizo (2 € ĝis 44 €) + senpaga VK-kotizo (ĝis 31.01.2023)
Aliĝi nur al VK
Sen membreco en UEA, 50 € (ĝis 31.01.2023)
Kongresa kuriero
Se vi volas informiĝi tuj, kiam pli da informoj pri la 3-a VK disponeblos, bonvolu havigi al ni vian retpoŝtadreson. Aliĝintoj ricevas aŭtomate.