3-a Virtuala Kongreso de Esperanto Retoso

“Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”

Programo de la Virtuala Kongreso

La programo de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto + Retoso 2022 aperos en la internacia kalendaro de UEA kaj TEJO: EventaServo.org. La programo estos riĉa kaj eblos trovi programerojn de multaj niveloj kaj preskaŭ por ĉiuj gustoj.

Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la 3-a VK + Retoso 2022, ni invitas fari tion ĉi tie.