2-a Virtuala Kongreso de Esperanto

“Paco kaj konfido: universalaj valoroj”
Tutmonde
17.07.2021 – 24.07.2021

Organizata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Teknike realigata de E@I. La Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 4-a de julio 2021. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la aliĝilo sube.

Kongresa Kuriero

Se vi volas informiĝi tuj, kiam pli da informoj pri la 2-a VK disponeblos, bonvolu havigi al ni vian retpoŝtadreson. Aliĝintoj ricevas aŭtomate.