2-a Virtuala Kongreso de Esperanto

“Paco kaj konfido: universalaj valoroj”

Kongresa Kuriero

Dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto ekzistas jam la multjara tradicio eldoni la Kongresajn Ku­rierojn. Pasintjare, dum MondaFest’, UEA proponis la Festivalan Kurieron, 20-numeran kolekton, kiu ĉiusemajne informis pri la Monda Festivalo de Esperanto kaj ankaŭ ĉiutage dum la 1-a Virtuala Kongreso. Ĉi-jare la 2-a Virtuala Kongreso ankaŭ ĝuos sian Kongresan Kurieron, La Kolombo de Paco. La kuriero dissendiĝos ĉiutage dum la 2-a VK, de la 17-a ĝis la 24-a de julio, sed ankaŭ unufoje semajne dum la periodo antaŭ la 2-a VK. La nomo de la kuriero ligiĝas al la kongresa temo de la 2-a VK, kiu siavice ligiĝas al Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, kiel deklaris UN por la jaro 2021. Ĝi ankaŭ omaĝas la 75-jariĝon de Unesko, kiu inter siaj agadkampo estas la kulturo de paco. Legu, ĝuu, kontribuu. Libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo. La kuriero ankaŭ estas via mesaĝilo – kaj esperinde nia mesaĝilo por pacagado dum 2021.

Se vi volas informiĝi tuj, kiam pli da informoj pri la 2-a VK disponeblos, bonvolu havigi al ni vian retpoŝtadreson. Aliĝintoj ricevas aŭtomate.

Alklaku la bildojn por elŝuti la koncernajn numerojn: