2-a Virtuala Kongreso de Esperanto

“Paco kaj konfido: universalaj valoroj”

Organizantoj

La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas realigo de Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Gvidas la organizteamon la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., la Estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj, Orlando Raola, la Estrarano pri Faka kaj Scienca Agado, Amri Wandel, kaj la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar. Kunrealigas kaj teknike prizorgas la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de la eldonejo Vinilkosmo. Kunrealigas kaj kunprizorgas la junularan programon TEJO, pere de MOJOSA (Movado Junulara Skota).